
Kio estas Esperanto?
Esperanto estas lingvo kiun ni tre ŝatas. Per tiu lingvo ni faris
interesajn vojaĝojn, spertis fremdajn kulturojn de ene, partoprenis
multajn internaciajn renkontiĝojn kaj ekhavis novajn amikojn el
diversaj partoj de la mondo.
La ĉefa celo de Esperanto estas faciligi internaciajn kontaktojn. Laŭ
niaj spertoj ĝi tre bone plenumas tiun celon. Uzante Esperanton ni
havas pli rektan kaj pli proksiman kontakton kun homoj el aliaj landoj
ol ni havus se ni uzus alian lingvon. Esperanto helpas al ni forigi la
lingvajn barojn simile kiel Interreto helpas forigi la distancajn
barojn por mesaĝoj kaj informoj trans la naciaj bordoj.
Esperanto ne apartenas al iu nacio aŭ popolo. Ĝi estas internacia
lingvo kiu apartenas al ĉiuj kiuj lernas ĝin. Esperanto havas
parolantojn en preskaŭ ĉiuj landoj. Esperanto-parolantoj ĝenerale tre
subtenas multlingvismon, kutime ŝatas lerni ankaŭ aliajn lingvojn kaj
tute ne volas forpuŝi iun lingvon.
La gramatiko de Esperanto estas klara kaj sen esceptoj. Plej multaj
vortoj en Esperanto similas al vortoj de la lingvoj latinidaj,
ĝermanaj aŭ slavaj. Tamen, Esperanto ne estas "miksaĵo" el tiuj
lingvoj, sed estas vera kaj memstara lingvo kun sia propra ”animo”.
Strukture Esperanto en pluraj manieroj similas ankaŭ al ne-eŭropaj
lingvoj, ekzemple al la ĉina.
La bazon de Esperanto zorge ellaboris dum multaj jaroj Lazaro Luduviko
Zamenhof, kuracisto kaj lingvogeniulo el Varsovio. Jam kelkajn jarojn
post la prezentado de la lingvo en 1887 estiĝis internacia komunumo de
Esperanto-parolantoj kiuj aktive uzis la lingvon skribe kaj parole.
Ekde tiam Esperanto funkcias kaj evoluas simile kiel aliaj lingvoj –
i.a. en libroj, revuoj, kantoj, teatraĵoj kaj en kelkaj familioj sed
ĉefe dum internaciaj renkontiĝoj kaj en kontaktoj inter homoj kun
malsamaj lingvaj fonoj.
Estas multe pli facile lerni Esperanton kiel fremdan lingvon kompare
kun ekzemple la angla, la araba, la ĉina, la franca, la hispana aŭ la
rusa. Alia bona afero pri Esperanto estas ke ĝi estas pli j
usta ol la
naciaj lingvoj kiam temas pri internacia komunikado, pro tio ke neniu
popolo havas grandan avantaĝon super aliaj poploj kiam ĝi estas uzata
kiel la komuna lingvo.
Laŭ ni Esperanto estas mirinda lingvo kaj ni esperas ke ĝi iom post
iom ricevos atenton, respekton kaj estimon de ĉiuj homoj kiuj sopiras
al pli bona, justa kaj paca mondo.
Belegaj francaj prezentoj che http://www.youtube.com/watch?v=qF_C6CJzqVY
http://www.youtube.com/user/Francamiko#p/u/0/QN7vsa7LYiI
Vizitu la retejojn!!!
Create a free website :: Webnode